Páginas

domingo, 13 de dezembro de 2015

Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST)


 KAEST 2016 okazos de la 17-a ĝis 20-a de novembro 2016, en Modra-Harmónia.
Pliaj informoj en:  http://kaest.ikso.net/

Scienca kaj Teknika Esperanta Biblioteko


Lingvon oni lernas por utiligi ĝin. La uzado en sciencaj kaj profesiaj kampoj tamen postulas – krom la entuziasmo – ankaŭ terminarojn kaj fakajn esprimojn.
Antaŭ ol verki iun ajn sciencan aŭ fakan artikolon oni devas konatiĝi kun la jam ekzistantaj terminoj, fakaj esprimoj kaj parolturnoj. Nia biblioteko STEB intencas helpi ĝuste en tiu tereno.
Ĉe "Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko", STEB estas kolektataj Esperantlingvaj teknikaj kaj natursciencaj artikoloj, verkoj kaj elektronikaj libroj - en formatoj pdf, html, doc, epub, kaj aliaj. 

Legu pli en:http://www.eventoj.hu/steb/

domingo, 29 de abril de 2012

domingo, 12 de fevereiro de 2012

Libro pri Fiziko - jam estas preta la 3-a ĉapitro

Walter Bernard, ano de la Esperanto Klubo Sudtirolo verkas libron pri Fiziko kaj petas al la esperantistoj fizikistoj bonvolu legi ĝin kaj sendi opiniojn kaj eventualajn korektojn. 
Eblas jam elŝuti la lastan version en la paĝaro de Esperanto Klubo Subtirolo